Denisova kaverno

La Denisova kaverno (ruse Денисова пещера) estas groto en la Altaja montaro en la rusa regiono Altajo en Siberio. La kaverno situas proksime al vilaĝo Ĉornij Anuj (ruse Чёрный Ануй) kaj ĉ. 150 km sude de Barnaul, la plej proksima grandurbo.

La groto situas supre de la dekstra bordo de Anuj, maldekstra alfluanto de Ob. Ĝi havas internon de ĉ. 270 m2.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search